En la tagoj 14-22 de julio 2018 en Liptovský Mikuláš en Slovakio dum Somera Esperanto-Studado (SES) okazis trejnado kiu temis pri la plej bonaj praktikoj en lingvo-instruado. El Bjalistoko en la trejnado partoprenis Mariola Pytel kaj Iwona Kondraciuk. La renkontiĝo okazis kiel la fina en la projekto por instruistoj kadre de Erasmus+.
Fotis: Andrij Jankovskij
Iwona kaj Mariola dum instruado – ili gvidis paroligajn rondojn.
Fotis: Iwona Kondraciuk
8an de aŭgusto je la 18a en klubejo pri ŝiaj spertoj parolos Mariola. Jen renkontiĝo ĉe Fejsbuko.