„La kanto pri la murdita juda popolo”

Antaŭ 76 jaroj la Ruĝa Armeo liberigis la nazian koncentrejon Auschwitz-Birkenau. Okaze de la Internacia Tago de Memoro pri Holokaŭsto ni prezentas tre gravan eldonaĵon, kiun ni baldaŭ aperigos libroforme: temas pri „La kanto pri la murdita juda popolo” de Icĥok Kacenelson (1886–1944) en la jida originalo kaj majstra traduko de Mikaelo Bronŝtejn.

La verko apartenas al la plej elstaraj atestaĵoj de la Holokaŭsto.

Respondi