Kune en Bjalistoko – integriĝo de rifuĝintoj kaj loĝantoj

Kadre de la projekto Kune en Bjalistoko – integriĝo de rifuĝintoj kaj loĝantoj, kun subteno de la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF), Bjalistoka Esperanto-Societo okazigis en la tagoj 31 de julio – 4 de aŭgusto serion de integraj renkontiĝoj por rifugintoj el Ukrainio kaj loĝantoj de Bjalistoko. Dum 5 tagoj en la metiejo partoprenis 23 infanoj, kiuj gaje pasigis la tempon je eksteraj ludoj, interparoloj, amikiĝoj, kuir-kursoj pri facilaj manĝaĵoj, kaj eĉ memstara kreado de kuiristaj ĉapoj. La infanoj plej ŝatis la kurson pri preparado de fruktoj en dolĉa ĉokolado kun surŝutaĵo, spektado de filmoj kaj pico en la parko Antoniuk. La atenton de la etaj partoprenantoj kaptis ankaŭ interesa rakonto de Nina Pietuchowska pri la lingvo Esperanto: de kie ĝi devenas, kiom da homoj ĝin parolas, al kio ĝi taŭgas. La infanoj ekkonis la bazon de la lingvo, sed ankaŭ dancis kaj kantis en la internacia lingvo.

Tetjana Levĉuk

 

Kun subteno de la Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF)
За підтримки Дитячого фонду ООН (ЮНІСЕФ)

 

Respondi