72-a Kristana Kongreso

DIALOGO INTER RELIGIOJ

 

Karaj gefratoj,

La organizantoj kore invitas vin partopreni la Kristanan Kongreson en la naskiĝurbo de nia Majstro – Ludoviko Zamenhof.

Bjalistoko situas 200 km for oriente de Varsovio, proksime al la landlimo kun Belorusio. La Kongreso okazos en la Porpastra Seminario situanta en la urbocentro, kie atendas vin bone ekipitaj ĉambroj por 98 personoj, manĝosalono, kapelo kaj prelegsalono kun necesaj teknikaĵoj. Ĉio sub unu tegmento. Tuj apude troviĝas la bela romkatolika Preĝejo Sankta Adalberto. Ni planas montri al vi multreligiecon kaj multkulturecon de la regiono Podlaĥio, ankaŭ dum la kongreskunsidoj ekster la urbo:

  • Pri hebreoj en la pitoreska urbeto Tykocin plena de hebreaj spuroj
  • Pri ortodoksoj en la fama urbeto Supraśl
  • Pri katolikoj en la sanktejo Sankta Akvo
  • Pri islamanoj en Bohoniki kaj Kruszyniany
  • 2 tagojn ni oferos al la katolika kaj aliaj religioj surloke.

Via Loka Kongresa Komitato

Organizantoj

Niaj Altaj Protektantoj

  • D-ro Józef Guzdek, Ĉefepiskopo bjalistoka
  • Hab. d-ro Jakub (Kostiuczuk), Ĉefepiskopo bjalistoka kaj gdanska
  • Bohdan Paszkowski, Vojevodo de Podlaĥia Provinco
  • D-ro Artur Kosicki, Marŝalo de Podlaĥia Provinco
  • D-ro Tadeusz Truskolaski, Urbestro de Bjalistoko
  • Adrian Łuckiewicz, Urbestro de Wasilków

                                       

 

Niaj sponsoroj – kunorganizantoj:

  1. Municipa Komunumo Bjalistoko
  2. Marŝala Oficejo de Podlaĥia Provinco
  3. Podlaĥia Provinca Oficejo en Bjalistoko
  4. Municipa Komunumo Supraśl
  5. Municipa Komunumo Tykocin
  6. Municipa Komunumo Wasilków
  7. Bjalistoka Kulturcentro
  8. Podlaĥia Muzeo
  9. Bjalistoka Publika Transporto

Kongresa adreso

Ĉefepiskopa Supera Pastra Seminario en Bjalistoko, Białystok, str. Warszawska 46 (vidu sur la mapo).

Sabate ekde 12:00h nia akceptejo estos malfermita en la vestiblo.

Trajn- kaj busveturantoj

La kongresejo estas atingebla per publika transporto.

De la trajna stacidomo vojaĝu per la linio 2 (direkton Osiedle Dojlidy) ĝis la haltejo „kościół św. Wojciecha”.

De la busa stacidomo (gravas ekz. por tiuj, kiuj vojaĝos per buso de la varsovia flughaveno Okęcie) – vojaĝu per la linio 100 ĝis la haltejo „rzeka Biała” kaj poste ankoraŭ 2 haltejojn per la linio: 2, 8 aŭ 21 – ĝis la haltejo „kościół św. Wojciecha”

Parkejoj

La seminario havas propran parkejon.

Nomŝildoj

La partoprenantoj ricevos nomŝildon kun sia nomo kaj aliaj informoj. Bonvolu ĉiam porti la nomŝildon! Ĝi estas via pruvilo pri la aliĝo, tranokto kaj manĝoj.

Salonoj

La programeroj okazas aŭ surloke en la Seminario (kapelo kaj aŭditoria salonego) aŭ:

  • en diversaj lokoj en Bjalistoko
  • en la pitoreska urbeto Tykocin plena de spuroj de hebreoj
  • en la urbeto Supraśl plena de ortodoksaj spuroj kaj monumentoj
  • en la katolika sanktejo „Sankta Akvo”
  • en la islama vilaĝo Kruszyniany

Por elŝuti