Ines, nia nova volontulino

Danke al kunlaboro de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, al Bjalistoko venis Ines. Post 7-monata laboro en Francio ŝi daŭrigos sian volontuladon per 4-monata restado en Bjalistoko. Ines helpos en la agado de nia asocio, organizado de kursoj kaj renkontiĝoj, kaj fine – de la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en decembro.

Respondi