Historio de internacia lingvo – prelego

La problemo de manko de komuna lingvo okupis la homaron de longe. Kvankam Esperanto estas la plej populara lingvo internacia, dum la homa historio kreiĝis centoj da similaj projektoj. En la sekva renkontiĝo en la Esperanto-klubejo ni parolos pri aliaj artefaritaj lingvoj. Ni ekscios inter alie en kiu planlingvo reklamiĝis Toblerone, kion komunan Esperanto havas kun Volapuko kaj ĉu eblas interkomunikiĝi per piano.

Al la renkontiĝo ni invitas la 30an de majo je 18h00 al nia sidejo ĉe la strato Piękna 3.
Facebook-evento

Respondi