Kadre de la 23-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en sabato la 10-a de decembro je 16.30 ni invitas al Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof por Esperanto-koncerto de Frey-Lech Band, kiun konsistigas:
- Katarzyna Breczko (kantado)
- Joanna Gryko (violono)
- Liliana Czyżewska (gitaro, kantado)
- Mateusz Januszczyk (trumpeto, kantado)
- Lech Mazurek – estro (akordiono, kantado)
Programo de la koncerto
Kantoj de Mordeĥaj Gebirtig en Esperanto-traduko de Mikaelo Bronŝtejn:
- La kantisto de mizero
- La putino
- Terpom-supo kun fungoj
- Rejzele
- La kanto pri la ora lando
- Hej, klezmeroj!
- Gdy jedna łza (pole)