Venu dimanĉe, la 5an de marto al tradicia renkontiĝo de bjalistokaj esperantistoj ĉe lignofajro! Kiel ĉiam, ĝi okazos en la urbeto Supraśl (Dębowik).
Por tiuj, kiuj emas veturi buse: ni renkontiĝos je 10h40 en la busa stacidomo de Bjalistoko; je 11h00 forveturos la buso al la haltejo Supraśl Nadleśnictwo. La lokon vi povos atingi ankaŭ bicikle kaj aŭte.
Portu manĝaĵojn, trinkaĵojn, teren-ludilojn, ktp.!