Ekzercu vin en Esperanto-libraro

Al Esperanto-libraro revenas regulaj, merkredaj renkontiĝoj, kies celo estas ekzerci sin en la kono de Esperanto. La plej proksima renkontiĝo okazos jam la 18an de oktobro je 15h00; ĝia temo: „Pasporta Servo helpos al mi realigi la revojn”. Krome ni kundividos la unuajn informojn pri la 104a UK en Lisbono.

La renkontiĝojn organizas estro de la biblioteko Ela Karczewska.

 

Fotis Mirosław Kisielewski

Respondi