Al Esperanto-libraro revenas regulaj, merkredaj renkontiĝoj, kies celo estas ekzerci sin en la kono de Esperanto. La plej proksima renkontiĝo okazos jam la 18an de oktobro je 15h00; ĝia temo: „Pasporta Servo helpos al mi realigi la revojn”. Krome ni kundividos la unuajn informojn pri la 104a UK en Lisbono.
La renkontiĝojn organizas estro de la biblioteko Ela Karczewska.