Ĉi-jaraj Zamenhof-Tagoj finiĝis

La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.

Interkompreniĝo kaj paco inter homoj, komunumoj kaj nacioj – jen gvidslogano de la Tagoj, realigo de ideo de la kreinto de la lingvo internacia. Esperanto ligas homojn kaj tuŝas aktualajn aferojn. La esperantistoj ne estas separiĝema grupo sed homoj vivantaj je problemoj de sia lando kaj la mondo. La afero de rifuĝado, ĉefe el Afriko, kiu zorgigas nin eŭropanojn, iĝis temo de la literatura konkurso “Elmigrintoj: mi, vi, li”, kiu estis resumita dum la unua vespero. Venis 16 verkoj: naŭ el Pollando, po du el Germanio kaj Albanio, po unu el Nepalo, Hispanio kaj Britio. La konkursa komisiono premiis dek verkojn per bitlegiloj, kaj iliaj tekstoj estas publikigitaj en la sesa numero de la Bjalistokaj kajeroj. La plej bona verko, eseo de Helena Dorota Burhardt el Ełk, estis publikigita de Gazeta Wyborcza.

Kun granda intereso la partoprenantoj aŭskultis la prelegon Mondan kinon kreis podlaĥianoj de Adam Radziszewski pri la naskiĝintaj en Bjalistoko fratoj Boris, Denis kaj Mihail Kaufman, aŭ la fratoj Warner devenantaj de apud Łomża. Ili atingis Holivudon kaj tie kreis multajn filmojn, kiujn oni nun taksas kinaj klasikaĵoj.

La saman tagon Przemysław Wierzbowski prezentis la programon “Erasmus+”, kadre de kiu ses Esperanto-organizaĵoj realigas la projekton “Trejnu la Trejniston”. Ĝi celas pliprofesiigi nian movadon kaj jam en printempo la partnerado okazigos grandan edukseminarion por trejnistoj.

Ankaŭ en la dua tago ne mankis interesaj rakontoj: de Nina Pietuchowska Ĉio komenciĝis ĉe la Verda pri la vivo de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, de Andrzej Sochacki pri Multkultura vilaĝo Esperanto, filmo de Roman Dobrzyński pri la Esperanto-urbo Herzberg, aŭ prelego de prof. Walter Żelazny pri la deveno de Zamenhofoj.

Ravis la gastojn Muziko kaj danco por Ludoviko Zamenhof – prezento de junuloj el la 1a liceo en Bjalistoko. Grandajn emociojn provizis Esperanta diservo, tradicie organizata en la blanka preĝejo ĉe la katedralo.

De kelkaj jaroj en niaj Esperantaj aranĝoj prezentiĝas ensembloj gvidataj de Lech Mazurek. Liaj junularaj bandoj plezurigas per energio, ritmo, gajo kaj natureco. Ĉi-foje prezentiĝis infanoj de la grupo Uku-donaco Bjalistoko (Uku estas ne UK, sed ukulelo). Interesa estis ankaŭ la “plenkreskula” grupo Frey Lech Trio kun la belega voĉo de Katarzyna Breczko kun violonistino Joanna Gryko kaj Lech Mazurek ludanta akordionon. Oni admiris la laboron de la ensemblestro.

Ĉe la monumento al Zamenhof oni honoris la grandan bjalistokanon. Florojn metis vicurbestro Rafał Rudnicki, bjalistokaj esperantistoj kaj lernantoj de la 1a liceo. Barbara Pietrzak nome de UEA kaj Aleksander Zdechlik nome de PEA dankis la organizantojn kaj anoncis okazaĵojn por la venonta Jaro de Zamenhof. Barbara Pietrzak ankaŭ prelegis pli ĝenerale pri la solenaĵoj de 2017. BES kaj PEA decidis, ke en majo 2017 en Bjalistoko okazos la 36a Pola Esperanto-Kongreso, kiun helpos organizi urbaj kulturinstitucioj. Post reveno al la 1a liceo tradicie ni festis la naskiĝtagon kun belega festa kuko al Ludoviko, ornamita de ĉi-jara logotipo de la Zamenhof-Tagoj.

En la tria festa tago estis ekskurso al Suwałki. Por multaj estis novaĵo, ke ĝuste en tiu urbo, sed ne en Tykocin, naskiĝis Marko Zamenhof. En la urbo ni vizitis muzeon de Maria Konopnicka en la familia domo de la poetino. En la urba muzeo oni vidis la ekspozicion dediĉitan al artisto Alfred Wierusz-Kowalski, kiu naskiĝis en Suwałki. Oni ankaŭ povis viziti la ekspozicion Restrospektivo de Zdzisław Beksiński. Ĉi tiu ekspozicio vaganta tra Pollando tre kortuŝas, influas la emociojn. La spektanto rilatas al mistikismo danke al ĝi. En la civitana klubejo estis la arkeologia ekspozicio pri Suwałki-regiono kaj Mazurio de la fino de la glaciepoko ĝis la pereo de jotvingoj. Malgraŭ nefavora vetero ni poste vojaĝis al monaĥejo en Wigry. Tie de la horloĝa turo ni spektis panoramon kaj vespermanĝis en klostraj internoj.

La Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estas malfermaj al ĉiuj, interesa kaj diversgeneracia kultura aranĝo.

Stefania Romanowicz

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Fotojn de la aranĝo vi trovos ĉi tie.

Respondi