Arkones 2022

Post jaro da foresto, la 23-25an de septembro, Arkones revenis, kaj okazis, kiel ĉiam, en Poznano.

Partoprenintoj povis vidi kaj ĝui diversajn artajn agadojn, tute en Esperanto.

Ĉi-jare, rilate al la lastatempaj eventoj en Ukrainio, okazis omaĝoj kun tradiciaj kantoj kaj dancoj el Ukrainio; Oksana Kovalivska ekzemple kantis ukrainajn popolkantojn tradukitajn en Esperanton.

Programo estis tiom interesa, ke ofte estis malfacile elekti unu el tre interesaj, sed bedaŭrinde samtempe okazintaj, programeroj.

Okazis multe da interesaj prelegoj, interalie: promenado tra Berlino en Esperanto, biciklado tra la mondo, konferenco pri Esperantaj memeoj, 4 vojoj al filozofio, la arto de tradukado, la origino de la estonta literaturo, 100 jarojn de E-Radio kaj multaj aliaj.

Okazis ankaŭ pluraj koncertoj, artaj laborrenkontiĝoj (ekzemple tiu kun ukrainaj desegnaĵoj) kaj dum la tuta evento partoprenintoj povis uzi riĉan libroservon.

Respondi