38a Pola Esperanto-Kongreso

30.05-02.06 en urbo Łochów okazis 38a Pola Esperanto-Kongreso sub la patroneco de la urbestro s-ro Robert Mirosław Gołaszewski. La partoprenantoj de la kvartaga kongreso, organizita de Pola Esperanto-Asocio, gastis en pitoreska loko kaj tranoktis en renesanca palaco. Bjalistoko Esperanto-societo estis prezentita de Stanisław Dobrowolski, Nina Pietuchowska kaj Viktor Lagutin, kiuj partoprenis du tagojn de la kongresprogramo. Bela vetero kaj amika etoso inter la kongresanoj lasis bonajn impresojn pri la evento.

Post tradicia solena malfermo la gastoj auŝkultis prelegon pri la beleco de la urbo Łochów kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Gravaj punktoj de la programo estis filmeto pri Lidia Zamenhof kaj intervjuo kun Ewa Toren, ŝia vivanta amikino, kiun kondukis en Svislando Stanisław Dobrowolski. Sabate matene ĉiuj dezirantoj partoprenis ekskurson al koncentrejo Treblinka kun mallonga halto en la najbara urbo Brok.

Fotis Nina Pietuchowska

 

 

 

 

Respondi