Posteulo de antaŭmilita esperantistino vizitas Bjalistokon

Ernesto Honigsberg, gasto el Brazilo, vizitis nin hodiaŭ. Lia avino, Roza Pozorowska, el Wasilków, estis aktivulino en Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko antaŭ la milito. Ŝi tradukis kantojn en Esperanton kaj prezentiĝis en la teatra fako de la Societo, interalie rolis en la opereto de Feliks Hiller „Ho, tiuj fremduloj”. Poste ŝi loĝis en Vilno, kien la bjalistokaj esperantistoj regule organizis vojaĝojn. Dum la Dua Mondmilito ŝi elmigris al Sovetunio, kaj post la milito en Rumanio ŝi renkontis sian edzon – pianiston, kiu akompanis Rozan en la kantado. Kelkajn jarojn poste la paro transloĝiĝis al Brazilo, de kie Ernesto estas. La tria foto estas el la „Adresaro de Polaj Esperantistoj” el 1931, kie ni vidas Roza Porozowska; la hodiaŭa renkontiĝo estas probable la unua kazo, kiam posteulo de antaŭmilita esperantisto el Bjalistoko venas al la urbo de siaj prauloj.

Ernesto lernas la jidan, planas lerni Esperanto kaj ekkonas la eŭropan historion de sia familio.

Respondi