La 29-an de januaro 1904 en Varsovio naskiĝis Lidia Zamenhof, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto. Ŝi tradukis multajn verkojn el la pola literaturo en Esperanton inter alie Quo Vadis de Henryk Sienkiewcz kaj novelojn de Sienkiewicz kaj Prus. Ŝi estis ankaŭ aktiva en la bahaa movado kaj estis fervora instruistino de esperanto en multaj landoj kaj ekde 1937 en Usono, de kie ŝi devis reveni Pollandon proksime al la fino de la jaro 1938, ĉar ŝia usona vizo ne estis plilongigita.
Post la eksplodo de la dua mondmilito ŝi estis arestita pro disvastigo de kontraŭnazia propagando en Usono. Post kelkaj monatoj ŝi estis liberigita kaj trafis, kune kun la ceteraj anoj de la Zamenhof-familio en la varsovian geton. Plurfoje polaj esperantistoj proponis helpi ŝin fuĝi, sed Lidja rifuzis, ne volonte riski iliajn vivojn.
La lasta atestanto kiu vidis Lidja Zamenhof estis Eva Toren. Ili interkonatiĝis en aprilo 1942. La 5-an de septembro Lidja Zamenhof estis selektita por transporto al la ekstermejo Treblinka. Pli poste Eva Toren skribis: ”marŝis reĝmaniere, rektastature, kun fiero, malsame al la plimulto de la aliaj viktimoj, kiuj estis kompreneble panikitaj”.
En la fono videblas la rakonto “Esperanujo” de 23-jara Lidja. Ĝi legeblas ĉe arkiva numero de Pola Esperantisto.