Julio Baghy (1891-1967)

Antaŭ 126 jaroj naskiĝis Julio Baghy, unu el la plej fekundaj Esperantaj verkistoj de la intermilita kaj postmilita periodo. Li naskiĝis en 1891 en la urbo Szeged en Hungario en aktora familio. Li ekkonis Esperanton en 1911. Dum la unua mondmilito Baghy pasigis 6 jarojn kiel militkaptito en Siberio, kie li komencis poresperantan agadon. La restado en Rusio forte influis lian postan verkadon.

Post la reveno en Eŭropon fine de 1920 li instruis en multaj kursoj, kunkreis la gazeton “Literatura Mondo” kaj aŭtoris romanojn, novelojn, dramojn kaj antaŭ ĉio poemojn, entute 18 librojn. La verkistan karieron li komencis per la poemaro “Preter la vivo” (1922). La romanoj “Viktimoj” (1925) kaj “Sur sanga tero” (1933) rilatas al liaj siberiaj spertoj. La plej grava teatra verko de Baghy estas “Sonĝe sub poemarbo” (1958), kiu ligas bibliajn motivojn kun sciencfikcio.

Julio Baghy forpasis la 18an de marto 1967 en Budapeŝto. Liajn verkojn en Esperanto vi povas trovi ĉe tiu ĉi paĝo.

Respondi