Historio de la homaro konsistas el migradoj kaj … militoj. Homoj migris kaj migras pro diversaj kialoj. Pro scivolo, por serĉi pli bonajn vivkondiĉojn, por ŝteli de najbaroj pli fekundan terenon, virinojn, infanojn. Bedaŭrinde tio plej ofte kaŭzis kaj kaŭzas militojn. Oni povas konstati, ke ni ĉiuj estas migrintoj – enmigrintoj/elmigrintoj. Dum jarcentoj diversgrandaj grupoj da homoj translokiĝadis de loko al loko. Unue tio estis familioj, poste jam triboj, nacioj. Hodiaŭ ni pli malpli scias de kiu parto de la tero ni enmigris, sed tamen ne nepre ni scias nian naciecon. Dum la migrado sekvis interŝanĝo de genoj, de kulturoj eĉ de haŭtkoloro. Nuntempe jam oni povas science esplori niajn pra-pra-praavojn de multaj generacioj antaŭ ni kaj tion ekscii. Tutcerte estus granda miro se okazus, ke miaj pra-x-avoj estis mongoloj. Do iasence ĉiuj ni estas en- aŭ elmigrintoj, sed tion oni ne povas konstati dum la vivo de unu generacio. Komence de la dudekunua jarcento la migrado alprenis amasan formon ĉefe pro militoj kaj ekonomio. Militoj, kiuj lasas post si ruinigitajn landojn, kaŭzas amasan murdadon de civiluloj kaj ĉiuj malfeliĉoj ligitaj kun tio. Kaj kiel ni reagas? Tre diverse. Komenca eŭforio akcepti ĉiujn per malfermaj brakoj ĉesis. Ĉesis pro diversaj kialoj, ne nepre pro egoismo de la „riĉa nordo”. Plimultiĝis teroratakoj, plago de plej novaj tempoj. Tio kaŭzas timon kaj ofte akuzojn, ke ĝuste enmigrintoj kulpas pri tio. Sed ĉu ne ĝuste pro timo antaŭ tiaj atakoj fuĝas homoj el Sirio, Afriko? Tutcerte inter fuĝintoj/enmigrintoj povas veni ankaŭ teroristoj, sed plimulto de ili estas viktimoj. Viktimoj de militoj, viktimoj de maljustaj registaroj, viktimoj de mizero kaj viktimoj de teroristoj. Tiuj viktimoj ofte estas analfabetaj, precipe la virinoj. Do kian laboron ili povas fari? Por vere helpi al enmigrintoj plej bone estus certigi al ili loĝadon kaj laboron. Ofte lernadon – lernadon legi kaj skribi, precipe por infanoj, sed ne nur. Tio estas ne tuj plenumebla. Por tio oni bezonas tempon. Kaj monon. Pro la amasa veno de grandaj homgrupoj eĉ riĉaj landoj ne havas tiom da rimedoj por kontentigi atendojn de la venintoj. Ne la lasta obstaklo estas lingvo. Ĉu Esperanto povus plenumi ligan/kunligan rolon? Certe jes, sed ĝis nun ĝi ne estas tiom disvastigita. Esperantistoj estas migrada popolo, se tiel oni povas nomi homojn de diversaj nacioj, kulturoj, lingvoj, kiujn ligas nur komuna lingvo. Ni estas homoj edukitaj en diversaj landoj, en diversaj socioj. Tamen Esperanto portas kun si ankaŭ tiun „internan ideon”, foje-foje primokatan. Kaj ĝuste tiu ideo iasence ligas esperantistojn de la tuta mondo, eĉ se ili ne konscias pri tio. Ofte esperantistoj estas poliglotoj, eĉ se ne poliglotoj, ili scias du, tri fremdajn/mondfamajn lingvojn, tamen uzas Esperanton kaj volonte ĝin reklamas, instruas, kredante ĝian kunligan valoron. Se efektiviĝus la revo de Zamenhof kaj ĉiuj en la mondo uzus unu komunan lingvon krom la nacia, ne nepre Esperanton, tio povus esti alia planita lingvo, ĉu tio preventus militojn? Homan agresemon kaj avidon? Probable ne, sed almenaŭ eble helpus nun ekregi tiun amasan enmigradon. Atendoj de enmigrintoj estas diversaj – de postuloj ĝis humidaj petoj. Ne malofte enmigrado/elmigrado estas nur portempa kun forta deziro reveni en sian landon kaj tie loĝi kaj labori. Tian sintenon oni vidas ĉefe ĉe la kleraj, edukitaj enmigrintoj/elmigrintoj.
Tamen migras ne nur viktimoj de militoj, mizero, religiaj kaj aliaj persekutoj. Migras ankaŭ aliaj ne nepre por serĉi pli bonajn kondiĉojn, sed ankaŭ kiel volontuloj por helpi diversajn projektojn – mediprotektadon, instruon, kuracadon ktp. Ne malgranda estas grupo migranta – ĉu nur vojaĝanta? – pro scivolo, por ekkoni aliajn landojn, aliajn kulturojn. Ofte tia migrado/vojaĝado daŭras kelkajn jarojn. Foje-foje finiĝas per ekloĝado en alia lando, se ekestos tiaj kialoj. Ekzemple „internacia” geedziĝo. Nuntempe la miksado de rasoj, nacioj okazas pli ofte pro facileco kaj ofteco vojaĝi. Junaj homoj vojaĝas por studi en aliaj landoj ol la propra, aliaj iras labori en alian landon ol la propra, kiu ne havas por li/ŝi laboron aŭ simple por sperti vivon en alia lando, ekkoni aliajn homojn kaj iliajn kutimojn, religiojn kaj perfektigi sian fakon. Do ĉiu el ni povas esti elmigranto/enmigranto aŭ konstanta aŭ portempa, dissemante siajn genojn en diversaj mondanguloj. Foje-foje ni aŭdas esprimojn: vera germano, vera polo, vera franco ktp. Ĉu veras la esprimo? Kiu nacio povas diri pri si mem, ke ĝi estas homogena? Ĉu entute estas tia nacio? En Pollando la esprimo estas ofte uzata. Sed ni konsideru la geografian situon de nia lando. Dum jarcentoj trairis ĝin multfoje militaj trupoj el okcidento al oriento kaj inverse. El nordo al sudo kaj inverse. Dum la militoj okazas diversaj maljustaĵoj, perfortoj. Kiu povas diri kun centprocenta certeco, ke li/ŝi estas vera polo, ke lia pra-x-patr(in)o estis pol(in)o? Eĉ lasante flanken militojn, en mia lando loĝis ekzemple multaj judoj, eble ne tiom multaj sed tamen loĝis ankaŭ diversnaciaj komercistoj aŭ metiistoj, volonte akceptataj pro ilia utileco al la lando. Ankaŭ multaj poloj pro diversaj kaŭzoj, ne malofte pro persekutoj fare de okupantaj la landon potencojn, elmigris el la lando. Multaj por ĉiam.
Do antaŭ ol ni diros ion malŝate, moke, malamike kontraŭ el- aŭ enmigrinto, ni pripensu, ĉu eble tiu estas nia malproksima kuzo? Ni montru pli da estimo por alikredantoj, alinacianoj, al homoj kun alia haŭtkoloro. Eble ni etendu manon al tiu aŭ alia nia kuz(in)o? Eble ni instruu al li/ŝi Esperanton?….
Ĉefpremiita verko de Helena Burchardt en la literatura konkurso 2016 de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro sub amasinforma patronado de Gazeta Wyborcza.