ViPE-trejnado en Tuluzo – prezento

Lundon la 27-an de marto 2023 je 16h00 ni invitas al la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo (str. Piękna 3) al resumo de trejnado en Tuluzo pri Vikipedio. 


En Tuluzo en la tagoj 11–12 de marto okazis la dua trejnado de la projekto Vikipedio por Eŭropo (ViPE) efektivigita kadre de la programo Erasmus+. Kiel tri reprezentantoj de BES: Jolanta Chrustowicz, Michał Mitrosz kaj nia nova kolego Jakub Gleba ni ĉeestis ĝin kune kun niaj eksterlandaj partneroj.

Kvankam la lingvo kreita de Zamenhof sufiĉe bone fartas en Vikipedio, ni esperantistoj volas, ke tiu unika enciklopedio kresku ankaŭ en Esperanto, kaj inkluzivu multe pri Esperanto. Ideologie, ni estas tre proksimaj unu al la alia, ĉu ne?

La unua renkontiĝo pri la bazaj principoj de funkciado de tiu malferma enciklopedio okazis en Bjalistoko dum la lastaj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Ĉi-foje ni koncentriĝis pri la temoj kiel: aŭtoraj rajtoj, redaktado de tekstoj, enmetado de piednotoj, citaĵoj, alŝutado de dosieroj kaj fotoj. En la unua tago ni multe diskutis, precipe pri kopirajto. Ĉi tio estas ege grava afero, ne nur kiam oni laboras super Vikipedio. La sekva tago koncernis la specifaĵojn pri la praktika flanko de la trejnado. Nu, teknikaj kaj komputikaj scioj estis dume tre utilaj. Kelkaj el ni, ofte havante jam iom da sperto en la laboro de vikipedia volontulo, povis apliki la enhavon de la trejnado multe pli efike: ili redaktis enciklopediajn tekstojn aŭ tradukis ilin, ekz. el la angla en Esperanton. Aliaj povis fari la samon, sed en la tekstredakta langeto por provoj – komencantoj kiel mi trovis tion ege utila kaj helpa solvo.

Ni ĉiuj havis la ŝancon ekscii kaj lerni multon. La trejnistoj Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Michael Boris Mandirola ŝajnas scii ĉion pri Vikipedio. Ili pacience respondis ĉiujn niajn demandojn kaj estis ĉiam helpemaj.

Ĉar la aranĝo okazis kadre de SemEo 2023, Esperanto-Semajno en Tuluzo organizita de Esperanto-Kultur-Centro, sabate vespere ni povis ankaŭ aŭskulti koncerton de la harpisto Klarisa en ŝia riĉa repertuaro (ne nur en Esperanto).

La sekva kaj lasta ViPE-trejnado baldaŭ okazos en Nova Dubnica (Slovakio).

Jolanta Chrustowicz

 

Tiu ĉi publikaĵo (komuniko) estas ekskluziva respondeco de ties aŭtoro. La Komisiono ne respondecas pri la uzo kiun oni povus fari de la informo diskonigata ĉi tie.

Respondi