Renkontiĝo kun rifuĝintoj

Kadre de la projekto Edukado kaj Subteno por Integriĝo de Rifuĝintoj, en surloka trejnado en Bjalistoko, ni havis la okazon renkontiĝi kun du rifuĝintinoj, Tetiana el Ukrainio kaj Natalia el Rusio, kiuj kunhavigis sian historion.

Tetiana antaŭ 3 jaroj forkuris de la milito en Ukrainio kun siaj patrino kaj filo. Ili venis al Pollando, ĉar tio estis najbara lando, kaj ĉiuj pensis, ke la milito daŭros 1 aŭ 2 semajnojn, kaj ili baldaŭ povos reveni hejmen. Kiam Tetiana kun la familio eliris el trajno en Varsovio, ili ne sciis kion fari kaj renkontis volontulojn, kiuj proponis lokojn por ekloĝi. Ili venis al Bjalistoko por loĝi tie 2 semajnojn… kaj jam estas la tria jaro. Tute fremda familio el Bjalistoko helpis al ili fari PESEL-numeron, trovi lernejon por la infano k.t.p. Poste ili trovis esperantistinon, kiu donis sian propran apartamenton. Danke al diversaj eŭropaj proektoj ekzistas integriĝo inter la ukrainoj. Tetiana ankoraŭ ne scias, ĉu ŝi revenos Ukrainion, kie restis ŝia amato, sed la urbo Bjalistoko tre plaĉas al ŝi, kaj la virino havas handikapan filon, kiu lernas en tre bonaj kondiĉoj en Pollando. Tetiana ricevas financan subtenon por la handikapa filo, kaj pro tio ĝis januaro 2024 oni ne permesis al ŝi labori. Nun la virino povas labori kaj multe helpas al aliaj infanoj. En Ukrainio homoj ankoraŭ ne alkutimiĝis al psikologoj, pro tio ili pli bone babilas kun siaj amikoj kaj rakontas al ili pri propraj problemoj. Tial Tetiana diras, ke por ŝia familio sufiĉas psikologa helpo.

Natalia venis el Rusio antaŭ 3 jaroj. Ŝi perdis la piedon, poste mortis ŝiaj gepatroj, aliaj familianoj ne volis ŝin subteni. Akceptis ŝin romaoj, por laboro kiel almozulo, kaj ili transportis ŝin al Pollando, ĉar en la okcidento oni povas gajni pli multe da mono. Ĉe la romaoj Natalia havis propran posedaĵon, tamen ŝi devis almozpeti de mateno ĝis vespero. Policistoj prenis ŝin kaj la bjalistoka fondaĵo Dialog helpis al la virino kun loĝado kaj atestilo pri handikapeco, ŝtata asekurejo helpis finance. Natalia ne planas reveni al Rusio. Ŝi revas trovi amikojn, kiuj, same kiel ŝi, luktas kontraŭ sia handikapeco.

La tutan rakonton de Tetiana kaj Natalia vi povas aŭskulti en jena Youtube-registraĵo (en Esperanto, la pola, la rusa kaj la ukraina).

Oksana Kovalivska