Ludmila Ulickaja – Daniel Stein, interpretanto

40,00 

Daniel Stein, interpretanto estas la plej fama romano de Ludmila Ulickaja, unu el la nuntempe plej elstaraj rusaj verkistinoj. Oni distingis ĝin en 2007 per la plej grava rusa literatura premio Большая Книга (Granda Libro).

Havebla

Priskribo

Aŭtoro: Ludmila Ulickaja
Titolo: Daniel Stein, interpretanto
Tradukinto: Tomasz Chmielik; provlegis Nikolaj Gudskov
Eldonis: Ars Libri, Lublin 2021
ISBN: 978-83-63698-57-7
Formato: 170 × 240 mm, 601 paĝoj, malmola kovrilo. Aldonaj piednotoj, biografio kaj foto de la aŭtorino.
Serio Nordo-Sudo n-ro 5.

Daniel Stein, interpretanto – la plej fama romano de Ludmila Ulickaja, unu el la nuntempe plej elstaraj rusaj verkistinoj. Oni distingis ĝin en 2007 per la plej grava rusa literatura premio Большая Книга (Granda Libro). Pia kaj arde preĝanta maljunulino, vivanta inter libroj. Fervora komunistino, ĝisvivanta siajn lastajn tagojn en israela kadukulejo. Germanino, kiu volas elaĉeti sin de la kulpoj de sia nacio, laborante en la kristana komunumo apud Hajfo. Katolika eks-monaĥino, kaj poste edzino de ortodoksa pastro. Israela radikalulo. Arabo-kristano. Sciencisto okupiĝanta pri historio de judaismo. Israelo, Polujo, Litovujo, Sovetio, Usono. Kaj ene de ĉi tiu mondo – la titola judo, kiu dum la milito estis interpretanta por la Gestapo, kaj poste batalis kiel partizano kaj monaĥiĝis kiel kristano; la homo, kies vivo atestas, kiel ne dronigi sin en malamon, doloron kaj suferegon. La historio de lia tordita sorto, kiun tiel atentokapte rakontas la rusa aŭtorino, estas kvazaŭ danse macabre de altrangaj reprezentantoj de la monda politiko kun ordinaraj panomanĝantoj. Kaj en la fono – la eksploda miksaĵo de ideoj kaj eventoj pro la ade kunpuŝiĝantaj judaismo, kristanismo, islamo, komunismo kaj moderna raba kapitalismo.

 

Daniel Stein, interpretanto estas la 5-a libro de la serio Nordo-Sudo sub la aŭspicioj de Bjalistoka Esperanto-Societo (Bjalistoko), Libro-Mondo (Świdnik) kaj Dokumenta Esperanto-Centro (Đurđevac).

Aldonaj informoj

Pezo 1,08 kg

Respondi