Aitor Arana – La okulvitroj de Lidia

50,00 

In stock

Description

  • Aŭtoro: Aitor Arana
  • Eldoninto: Ars Libri
  • Eldonjaro: 2023
  • Formato: 204 paĝoj, 145×215×15 mm
  • ISBN: 978-83-63698-99-7

Lidia estis la plej juna filino de d-ro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo Esperanto. Ŝi eble estis pli arda esperantisto ol ŝia patro kaj almenaŭ tiel fervore pacama kiel li.

Ŝi neniam havis la ŝancon paroli kun la fanatika militemulo kaj antisemito Adolf Hitler, kiu morale kaj idee staris je la antipodo de Lidia, eĉ se ambaŭ loĝis kaj agis en la samaj epoko kaj mondparto.

La romano, verkita de la eŭska esperantisto Aitor Arana, estas biografiaĵo de Lidia Zamenhof, verkita en la stilo de membiografio surbaze de realaj eventoj, materialoj kaj pensoj de Lidia mem.

 

Postparolo de Margareta Zaleski-Zamenhof

Mi sentis min ege kortuŝita, kiam la aŭtoro de ĉi tiu romano kontaktis min laŭ sugesto de komuna amiko.

Ekde kiam mi komencis legi ĝin, mi ne plu povis ĉesi, ĝis la fino de la verko. Kaj mi bezonis tempon por digesti la legadon, ĉar la emocioj estis fortaj…

Mi malkovris rakonton pri mia proksima familio. Mi estas la pranepino de Doktoro Esperanto. Lidia, pri kies okulvitroj temas, estis mia praonklino, kiun mi neniam havis la feliĉon renkonti, pro la terura historio rakontita en la romano. Per la verko mi malkovris eksterordinaran personecon de Lidia, ŝian senliman dediĉon al multaj gravaj aferoj: Esperanto, bahaismo, feminismo. Dum la legado, mi povis imagi mian praavon, lian ĉiutagan vivon. Mi malkovris ankaŭ erojn de la infana kaj adoleska aĝoj de mia patro, kiu malofte rakontadis al mi memorojn pri tiu epoko. Subite, mi sentis min tiom proksima al ili…

La ideon de la aŭtoro montri ankaŭ la vivon, frenezon, pasion de Hit­ler, kiuj kondukis al la tragika forpaso de milionoj da homoj, judoj, inteligentuloj, kaj anoj de la familio Zamenhof, mi opi­nias tre oportuna. Kiel povas okazi, ke homoj kiuj naskiĝis preskaŭ samtempe, povis dediĉi siajn vivojn al tiom malsimilaj celoj?

Miaj familianoj pereis en la turmento de la holokaŭsto, sed la radikoj kiujn ili klopodis planti, kreskas kaj daŭre floras. Tiel ili daŭre vivas en niaj koroj.

Malfeliĉe nuntempe ni povas kun timego observi la kreskon de movadoj similaj al tiuj de la tiama naziismo. Ni strebu daŭr­igi ĉi-epoke la agadon de Lidia por paco, libereco kaj egaleco.

Additional information

Pezo 0,380 kg
Dimensions 14,5 × 21,5 × 1,5 cm

Respondi