Nova lignofajro en Bjalistoko!

Venu al tradicia renkontiĝo de bjalistokaj esperantistoj ĉe lignofajro!

Ĝi okazos en la Podlaĥia Muzeo de Popola Kulturo. Ĉar la eniro estas pagenda, bonvolu esti 10 minutojn antaŭ la tagmezo, por ke ni povu kalkuli la partoprenantojn. Portu manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.

Se vi ŝatus iri kun grupo el Bjalistoko, ni iros per buso n-ro 102 je 11.32 de la haltejo Jurowiecka/Sienkiewicza.

La lokoj surmape:

La evento ĉe Facebook.

 

Respondi