Memore al Zamenhof (14.04.2025)

Bjalistoka Esperanto-Societo invitas lundon, la 14-an de aprilo al renkontiĝo omaĝe al L.L. Zamenhof okaze de la 108-a datreveno de lia morto.

  • Je 16h00: solena flormetado ĉe la monumento al LLZ ĉe la placo Paweł Bogdan Adamowicz kaj rememoro pri la iniciatinto de la Internacia Lingvo
  • Je 17h00: renkontiĝo de esperantistoj en la klubejo ĉe la str. Piękna 3. Sinprezento de nia nova volontulo Pol Jimenez Isach el Katalunio

Respondi