Lernantoj el Łapy piknikis kun Elisa

La gasto de la klaso 4C de la bazlernejo n-ro 2 en Łapy estis Elisa Kedji, nia volontulino el Strasburgo. La bonvenigo okazis jam sur la fervoja kajo: en la franca, la angla kaj Esperanto. Kaj poste…Glaciaĵoj, promeno, nova parko apud la urba stadiono. La demandoj de la lernantoj estis surprizaj: Kion Elisa ŝatas matenmanĝi? Kiel nomiĝas ŝia frato? Ĉu ŝi ŝatas Łapy? Kiom da lingvoj ŝi parolas?, sed aŭskultante la respondojn ĉiuj povis kompreni kiom similaj ni estas kaj kiom ofte ni ŝatas la samajn aferojn. La plej ŝatata futbalisto? Kylian Mbappé. La plej ŝatata muziko?
Repo. Elisa amas sportojn, precipe rugbeon, kaj ludis kiel defendantino en la lerneja teamo dum kvar jaroj. Ŭaŭ! Bazaj frazoj en Esperanto kaj la franca? KOMPRENEBLE! BIEN SÛR!

Jolanta Chrustowicz

 

— Elisa Kedji

 

Respondi