Kunhavigu libron 2024

Libro vivas tiom da fojoj, kiom estas legata

21–24 de majo 2024, 13h00–17h00
Loko: Filio n-ro 14 de Podlaĥia Libraro / Esperanto-Libraro, str. Warszawska 19 en Bjalistoko

Kiel ĉiujare bjalistokaj eseprantistoj kune kun Esperanto-Libraro invitas al senpaga distribuado de jam legitaj libroj. La libroj ŝatas esti legataj, ni ne lasu ilin sur breto, sed portu al la Esperanto-biblioteko en Centro Ludoviko Zamenhof kaj permesu al la aliaj ĝui la legaĵon. La temo kaj lingvo de la libro povas esti iuj ajn. Se tamen vi amas viajn librojn kaj neniun el ili volas fordoni – simple venu kaj prenu iun libron el la stoko.

Respondi