La 19an de februaro 2023 la ekskursgvidantoj kaj ĉiĉeronoj el Bjalistoko kaj el la regiono, okaze de sia festo, promenadis tra la urbo Bjalistoko, „renkontante” famajn en la 1920-aj kaj 30-aj jaroj turismajn gvidantojn. Tre belan prezentadon de la Gvidilo tra Bialystok – la naskurbo de nia majstro, eldonitan en la jaro 1923, do antaŭ 100 jaroj, faris apud la bjalistoka Centro Ludoviko Zamenhof la aktivulino de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de PTTK (Pola Landkoniga Turisma Societo) Iza Walentynowicz. Multaj partoprenantoj de la ekskurso unuafoje eksciis danke al Iza, ke Jakobo Ŝapiro (la fondinto kaj multjara prezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko) estis la unua aŭtoro de turisma gvidlibro tra Bjalistoko (antaŭ la polaj kaj alilingvaj gvidlibroj) kaj ke la eldonon ebligis helpo de la tiamaj esperantistoj el Kolonjo (Germanio).
Jarosław Parzyszek