Edukado kaj Subteno por Integriĝo de Rifuĝintoj

Ĝi estas internacia malgrandskala partnera projekto realigata kadre de la programo Erasmus+, kiu daŭris de aprilo 2023 ĝis marto 2025. La projekto respondas al konkreta bezono. En niaj asocioj kaj ekster ili ni ofte kunlaboras kun rifuĝintoj, helpas al ili aŭ havas kontakton. La problemo estas, ke al ni (aŭ pli vaste – volontuloj laborantaj kun rifuĝintoj) en diversaj situacioj mankas konkretaj scioj kaj kapabloj, por ke tiu laboro estu sukcesa, garantiu sekurecon kaj memfidon kaj helpu al la alvenintoj integriĝi en la loka socio. Tial la partneroj starigis antaŭ si la taskon eduki grupon de spertuloj pri la temo, kolekti bonajn praktikojn, krei taŭgajn ilojn kaj materialojn pri la temo, kiuj estos reuzeblaj en diversaj lingvoj ekster niaj organizoj. La partoprenantaj asocioj estas:

  • Bjalistoka Esperanto-Societo (kunordiganto) – Bjalistoko, Pollando
  • Universala Esperanto-Asocio – Roterdamo, Nederlando
  • Kosmo Strategio – Bremeno, Germanio
  • Esperanto-Kultur-Centro – Tuluzo, Francio

La ĉefa evento de la projekto estos internacia trejnado okazonta en la tagoj 9–16 de decembro 2024 en Bjalistoko.

Pliaj detaloj pri la atendataj rezultoj de la projekto