Cent esperantistoj antaŭ la palaco de Branicki: ni malkovru la nomojn!
En la galerio LA LOKO troviĝas foto prezentanta grupon de ĉ. cent diverslandaj esperantistoj, kiuj venis al Bjalistoko verŝajne kadre de ekskurso post la 23-a UK en Krakovo en aŭgusto 1931. Oni sukcesis rekoni Lidja kaj Zofia – la filinojn de Zamenhof, Jakobon Ŝapiro – la prezidanton de la bjalistoka Esperanto-societo, ĝian sekretarion – Filip Kurjański, Oskar Berman – lodzan ĵurnaliston kaj esperantiston kaj Robert Kreuz – la direktoron de UEA. Kaj la ceteraj? Ĉu vi rekonas la homojn sur la foto? Skribu al Jewish Bialystok kaj ni kune kompletigos la priskribon de la ekspozicio!