En la orienta ĉelimejo – ekskurso la 15-an de decembro 2024
Kadre de la 25-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas al ekskurso al la pola-litova apudlima regiono.
Forveturo: la 15-an de decembro 2024 (dimanĉo) je 7h30.
La buso atendos ĉe la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3.
Programo:
Survoje al Krasnogruda ni haltos en Giby, kie troviĝas la monumento al Viktimoj de la Aŭgustova Embusko, dediĉita al poloj murditaj en julio 1945. La aŭtoro de la monumento estas Andrzej Strumiłło.
La sekva haltejo estos Krasnogruda, Internacia Centro de Dialogo, kreita en iama biendomo de la familio Miłosz. La jaro 2024 estas la jaro de Czesław Miłosz, pola poeto kaj Nobel-premiito pri literaturo, okaze de la 20-a datreveno de lia morto.
Vizito en la ekspozicio Miłosz, serĉado de la Patrujo.
La bieno Krasnogruda, troviĝanta en pitoreska loko ĉe la lago Hołny, inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis posedaĵo de la familio Kunat, el kiu devenis la patrino de Czesław Miłosz, Weronika. En la intermilita periodo onklinoj de la poeto organizis tie someran ripozdomon. En la lerneja kaj studenta aĝoj, Czesław Miłosz iradis tien el Vilno por pasigi somerajn feriojn.
Veturo al Sejny. En tiu urbo ni vizitos Muzeon de la Ĉelimejo en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, malfermitan en 2023, kiu troviĝas en historia, renesanca monaĥejo de dominikanoj el la komenco de la 17-a jc. Ni rigardos la Malgrandan Bazilikon je Vizito de Maria, alikonstruitan en la 18-a jc. en la stilo de vilna baroko. En la preĝejo troviĝas eksterordinara ŝranka figuro de la Dipatrino kun Infano el la 15-a jc. Ni vidos bonŝance savitan Blankan Sinagogon kaj iaman jeŝivon (talmudan lernejon), en kiu nun troviĝas centro de la Fondaĵo Ĉelimejo (Pogranicze), premiita per la Medalo de Toleremo de Fondumo Zamenhof.
Sekve ni rigardos la monumenton al la Ribelo de Sejny, danke al kiu la urbo restis en la limoj de la Pola Respubliko post la 1-a mondmilito.
Tagmanĝo en litova gastejo.
Koncerto de Frey-Lech Band en la kulturdomo de Sejny, kun tradicia juda muziko.
Reveno al Bjalistoko ĉ. 19h00.
La prezo de la ekskurso estas 170 zlotoj kaj ampleksas: busveturon, tagmanĝon, enirbiletojn, ĉiĉeronadon.
Asekuron la organizantoj ne organizas.
La ekskurson gvidos la ĉiĉeronino Iza Walentynowicz (tel. +48 602 407 533).
Lokoj por la ekskurso jam elĉerpiĝis.