Asocio Nova Familio en Norda Kivuo

Rifuĝintoj ofte estas perceptataj nur kiam ili alvenas en riĉa lando. Oni rimarkas rifuĝintojn tiam, kiam oni vidas ilin en polemika novaĵo pri krimstatistikoj, kiam en kutima vendejo laboristo havas alian haŭtkolorn, aŭ kiam la infano parolas post reveni el infanĝardeno kun fremda akĉento. La maniero trakti rifuĝadon ofte plej fokusiĝas sur proksima kadro, ene de la limoj de la propra lando, aŭ laŭelekte de la eŭropa unio. Tamen rifuĝado ofte estas konektita al longa historio pri serĉado de sekureco, pri obstakloj trapasante dekojn da landoj en etoso de necerteco, kaj pri memoro al la hejmo, kiun oni decidis forlasi. Rifuĝado ja ne komenciĝas kiam rifuĝinto petas azilon, ĝi komenciĝas kiam homo decidas endanĝerigi sian propran vivon por atingi ion pli bonan, kiam homo konstatas, ke ne plu eblas resti hejme.

Eble la plej efika strategio por trakti problemojn en la vivo, estas certigi, ke problemo ne estiĝas. Se oni volas eviti, ke domo forbrulas per fajro, ŝajnas sencohave meti fajroestingilojn en ĝin. Tiel oni estos preparita batali kontraŭ la fajro, kiam ĝi kreiĝos, tamen se anstataŭe oni certigas, ke la domo estas konstruita el ŝtono anstataŭ ligno, tiel ke ĝi ne povas bruli, la problemo estas vere solvita. Agado kiu konstruas pacon en fremda lando tial devus meriti same atenton kiel debato pri fermado de landlimoj. Konstrui pacon povas aspekti kiel kompleksa kaj idealisma aŭ nereala agado, kvankam eblas atingi ĝin per simplaj agoj.

En Orienta Kongolando, kie nun regas milito pri naturaj rezurcoj kiujn oni uzas en elektraj aŭtoj kaj komputiloj, estas multaj infanoj kiuj perdas siajn familiojn kaj iĝas orfoj. Tute solaj kaj sen helpo, ili baldaŭ lernas kiel elturniĝi en medio sen reguloj kaj iom post iom ili iĝas mem perfektaj kandidatoj por novaj militistoj. Por rompi tiun cirklon, necesas certigi ke la orfo ne restas sola, sed trovas familion por esti adoptita, ke orfo ne restas malsata, kaj ke orfo havas perspektivon por la estonteco, ke ri povas viziti lernejon. Homoj kiuj faras tion ja ekzistas, ili ne akceptas simple esti, sed volas ŝanĝi la mondon ĉirkaŭ si.

Enriko estis unu el ili, kiu rimarkis, ke venis al lia Esperantokurso pli kaj pli da infanoj sen helpo. Li fondis kun aliaj Asocion por bone subteni ilin, la Asocio Nova Familio, kaj ekde multaj jaroj disdonas per mondonacoj de esperantistoj kaj aliaj zorgemaj homoj nutraĵojn, vestaĵojn, kaj ebligas al ili vizitadon de lernejo. La situacio malfacilas. Dum la lastaj monatoj la urbo mem, kiu estis antaŭe insulo sen militistoj estis kaptita de ribeluloj kaj eĉ pli ol antaŭe necerteco kaj malfacileco vivteni sin kreskiĝas. En tiuj tempoj aparte gravas, ke ekzistas homoj, kiuj luktas, ke tiu sufero ne ripetiĝu, por ke paco fine venku.

Pli da informoj pri la projekto haveblas en diversaj lingvoj ĉi-tie: https://www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo kaj ĉi-tie oni povas donaci por subteni ĝian agadon: http://mallonge.net/anfpago

Videaĵo pri ANF: https://youtu.be/BZFcWGa6W1U

Frédéric Leon Düe