Vendrede, la 10-an de dec. 2010 h. 17-20.00
- Solena malfermo
- Informo pri la rezultoj de la literatura konkurso „Mia aventuro kun Esperanto” kaj enmanigo de premioj
- Enmanigo de premioj – stauetoj de la literatura revuo „Spegulo”
- Prezentado de bjalistokaj eldonplanoj por la jaro 2011
- Montrleciono de Esperanto
- Junulara kabaredo prezentos…
- 20.00 ( klubejo ĉe la str. Piekna 3) prezento de e-filmoj,
- amika rondo
sabate, la 11-an de dec. 2010, h. 10-19.00
- prelego de Lidia Ligęza pri polak kutimoj, kiuj ŝokigas eksterlandanojn,
- prelego de Tomasz Chmielik pri esperanta gazetaro kaj malgranda ekspozicio de ĝi
- prelego de Roman Dobrzyński pri lia libro „Zamenhofstrato”
- prezento de Bjalistoka Filharmonio-2 (infanoj el la Infanĝardeno n-ro 52)
- manĝopaŭzo – lokaj specialaĵoj
- Metado de floroj ĉe la monumento al Ludoviko
- Esperantan diservon en la blanka preĝejeto ĉe la katedralo gvidos pastro Roman Gmyrek el Częstochowa
- 16.30 – la familia naskiĝfesto en Zamenhofcentro kun torto kaj kafo
en la kultura programo :
- koncerto de „Young Folk Crew’
- koncerto de Eliezer Mizrachi Jewish Oriental Mystic Music
- poste nokta amika rondo en la klubejo ĉe la str. Piękna 3
dimanĉe, la 12-an de dec. 2010 tuttaga ekskurso
Ni konatiĝas kun la Podlahia regiono: Reĝa urbo Krynki. Arbara fajro en Poĉopek. Klarigo de sekreto: kion cikonioj faras vintre.