Renkontiĝo kun premiito de nia literatura konkurso

Retrovita pasio – aŭtora renkontiĝo kun nebanala homo, premiito de nia literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” – Andrzej Liczmonik.

Ĉi-sabate en la sidejo de podlaĥia Pola Asocio de Blinduloj li rakontos kiel eblas iĝi verkisto, venki en konkursoj kaj publikigi librojn. Li malkaŝos kio ŝanĝis lian vivon kaj kial valoras serĉi eliron el malfacilaj situacioj…

La partopreno estas senpaga!

Loko: la sidejo de la podlaĥia filio de Pola Asocio de Blinduloj, str. Biała 13/33, Bjalistoko

Kiam: la 20-an de septembro (sabato) je 10.00

Respondi