6-an de septembro 2025, 15h00
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko
la partopreno estas senpaga
Ĉi-jare la libro de la Nacia Legado estas Treny (Plorkantoj) de Jan Kochanowski. La poeto verkis 19 plorkantojn dediĉitajn al lia mortinta filino Ursula. La poemoj havas lamentan-kontemplan karakteron. Tuta Pollando legas la tekstojn en la pola, kaj ni, en Bjalistoko – en Esperanto. Tio okazas danke al la poetino Lidia Ligęza el Krakovo, kiu tradukis la ĉefverkojn de la plej elstara pola renesanca aŭtoro. Kochanowski estis majstro de la lingvo, lia verkado signife influis la disvolviĝon de la pola. Paralele kun la Esperanto-teksto la partoprenantoj vidos surekrane la tekston pollingvan. Ni parolos pri la vivo de Jan Kochanowski. Oni povos aĉeti freŝeldonitan Esperanto-eldonon de la libro. Eblas ankaŭ veni kun sia ekzemplaro de la libro kaj surloke ricevi porokazan stampon.
La libro estas aĉetebla ankaŭ en la reta libroservo de BES.
Organizantoj: Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko / Filio n-ro 14 Esperanto-Libraro.
La Nacia Legado en Esperanto okazas sub Alta Protektado de la Urbestro de Bjalistoko.