Bjalistoka Esperanto-Societo invitas mardon, la 14-an de aprilo 2026 al renkontiĝo omaĝe al L.L. Zamenhof okaze de la 109-a datreveno de lia morto. Je 15h00 okazos solena flormetado ĉe la monumento al LLZ ĉe la placo Paweł Bogdan Adamowicz kaj rememoro pri la iniciatinto de la Internacia Lingvo.
Post la evento, ni invitas vin al la Esperanto-Klubejo ĉe la strato Piękna 3 por renkontiĝo kun grupo de esperantistoj el Nowy Sącz.
