Testo de scio pri Bjalistoko

Jam la 19an de februaro okazos Testo de Scio pri la Historio de Bjalistoko. La ĉi-jaraj partoprenantoj devos prezenti scion pri i.a. Ludoviko Zamenhof kaj Józef Piłsudski. Interesa afero estas, ke marŝalo Piłsudski estis kune kun prezidento Mościcki Alta Protektanto de UK 1931 en Krakovo.

Detalojn pri la testo eblas trovi ĉe la pollingva paĝo de la Muzeo de Armeo.

Respondi