Juliusz Słowacki – Kordiano

35,00 

SKU: 25 Kategorie: , ,

Opis

  • Autor: Juliusz Słowacki
  • Tłumaczyła na esperanto: Lidia Ligęza
  • Wydawca: Białostockie Towarzystwo Esperantystów
  • Rok wydania: 2024
  • Format: 140 s., 150×245×12 mm. Oprawa twarda.
  • ISBN: 978-83-962222-9-9

Pierwszy w historii przekład dramatu „Kordian” Juliusza Słowackiego na język esperanto. Wydano z okazji Narodowego Czytania w 2024 r.

 

PRI LA VERKO

En 1833 Juliusz Słowacki finis verki la faman dramon Kor­dian, kiu en 1834 estos anonime eldonita en Parizo. La majstreco de la aŭtoro konsistas en tio, ke li prezentis sian  heroon kun tuta komplikeco de la homa psiko, kun internaj konfliktoj kaj tragikaj dilemoj. Turmentata per „hirunda maltrankvilo”, juna Kordian serĉegas idealon, kiu superos la ĉiutagan vivon, li revas efektivigi ion, kio povus konfirmi avantaĝojn de lia personeco kaj diskonigi ĝian eksterordinarecon. Pro la malfeliĉa amo al la pli aĝa Laŭra kaj aŭskultante babiladojn pri la glora pasinteco, iom post iom li pli kaj pli konscias pri la idea malpleno de siaj diversaj revoj. En tia situacio aperas la sento pri malpovo kaj skeptikeco al ĉiuj valoroj, kio paralizas la agadon. Vidante konflikton inter subjektivaj klopodoj kaj objektivaj eblecoj de la realigo kaj havante la senton pri la propra sentaŭgeco kaj fremdiĝo en la socio, li decidas sin mortigi. Sed la morto teruras lin per senespero, kaj mem senigita je forta volo, li ne kapablas fini sian vivon.

Słowacki montras, ke la ribelo de individuo sen forta apogo havas nenian ŝancon por sukceso, kaj sekve por la ŝanĝo de la politika situacio en Polujo. Li kritikis gvidantojn de la insurekcio kaj dividojn en la socio. Li prezentis malefikon de soleca agado, eĉ se gvidos la plej eminentaj individuoj, kiuj ne estos subtenataj de la tuta socio, sed li ne kritikis patriotajn farojn.

Por la tiel nomata Nacia Legado en Pollando ĉiujare oni elektas verkon el la pola literaturo. En 2024 elektita estis ĉi tiu versdramo, nun legebla ankaŭ en la Esperanto-traduko.

Informacje dodatkowe

Waga 0,350 kg
Wymiary 24,5 × 15 × 1,2 cm

Dodaj komentarz