Stanisław Lem – Solaris

10,00 

La plej fama pola sciencfikciaĵo en la unua Esperanto-traduko. La mondkonata romano de Stanisław Lem estis eldonita en pli ol 40 lingvoj.

Elĉerpita

Priskribo

Aŭtoro: Stanisław Lem
Titolo: Solaris
Eldonisto: Bjalistoka Esperanto-Societo
Traduko, komposto, kovrilo: Przemysław Wierzbowski
Kontrollegis: Stanislav Belov, Tomasz Chmielik, Ionel Oneț
Formato: 140 × 210 mm, 275 p. 1-a eldono en Esperanto
ISBN 978-83-962222-0-6

Solaris estas la plej fama pola sciencfikcia romano verkita de Stanisław Lem (1921–2006), unuafoje eldonita en 1961, tradukita en pli ol 40 lingvojn. La libro prezentas originalan ekster­terulon – la titolan planedon kov­ras ŝajne inteligenta, kreopova oce­ano – kaj la penadojn kon­takti ĝin; la romano estas an­kaŭ satiro pri la scienco vane prov­anta kompreni la univer­son, pesimisma vizio pri la ho­maj soleco kaj malforteco, fine rakonto pri pasema, fatala amo. Ĉi tiu eldono de la mondkonata klasikaĵo estis farita kaj publikigita kadre de la eventoj okazantaj en la Jaro de Stanisław Lem.

Ni ekiras la kosmon pretaj por ĉio, nome por soleco, lukto, martireco kaj morto. Modestaj, ni ne diras tion laŭte, sed foje ni opinias nin grandiozaj. Dume, dume tio ne sufiĉas, kaj nia preteco montriĝas nura pozo. Ni tute ne volas konkeri la kosmon, ni volas nur vastigi Teron ĝis la limoj de ĝi. Iuj planedoj estu dezertaj kiel Saharo, aliaj glaciaj kiel la polusoj aŭ tropikaj kiel la brazila ĝangalo. Ni estas humanaj kaj noblaj, celas ne konkeri aliajn rasojn, sed havigi al ili niajn valorojn por reciproke transpreni ilian hered­aĵon. Ni trovas nin la kavaliroj de la sankta Kontakto. Jen la dua falso. Ni serĉas neniun krom homoj. Ni ne bezonas aliajn mondojn. Ni bezonas spegulojn. Ni ne scias kion fari kun aliaj mondoj. Sufiĉas unu, kaj ni sufokiĝas en ĝi.

 

Aldonaj informoj

Pezo 0,44 kg
Dimensioj 21 × 14 × 2 cm

Eble ankaŭ plaĉus al vi…

Respondi