Jakobo Ŝapiro – Babiladoj de bonhumora Zamenhofano

12,00 

Dulingve – en Esperanto kun pollingva traduko.

“Ĉiu vorto en la libreto estas amuza, la ŝercoj tre spritaj, krom tio ili estas esperantaĵoj ĉiam trafaj, sed neniam ofendaj.” (Marie Hankel).

Havebla

Priskribo

La aŭtoro skize karikaturigis tiutempan Esperanto-movadon. Ĉiuj rakontoj okazas en iu L…a Societo (fakte temas pri Lodzo, en kiu Ŝapiro loĝis dum kelkaj jaroj). Li primokas inter alie: nekonon de la lingvo, reformemon kaj Idon, gloramon kaj emon regi en asocio ktp. Nomoj de elpensitaj personoj respegulas iliajn personecojn (ekz. Reformemski, Oratoremulov kaj Kritikoviĉ).

“Ĉiu vorto en la libreto estas amuza, la ŝercoj tre spritaj, krom tio ili estas esperantaĵoj ĉiam trafaj, sed neniam ofendaj.” (Marie Hankel).

Aŭtoro : Ŝapiro (Jakobo).
Tradukis: Przemysław Wierzbowski, Katarzyna Choroszucha
Kompostis, ilustris: Marta Wierzbowska

Libro eldonita de BES en 2011 (dulingve – en Esperanto kun pollingva traduko).

76 paĝoj, 21cm

Babiladoj de bonhumora Zamenhofano [sonlibro]

Aldonaj informoj

Pezo 0,11 kg

Respondi