Ni vojaĝos Albanion

hunda_hauxto_001Podlaĥia Libraro eldonis “Hundan haŭton” – la libron de nuntempa albana verkisto Fatos Kongoli. Internacia grupo de geesperantistoj – geamikoj decidis vojaĝi Albanion kaj renkontiĝi kun ĝia aŭtoro, lokaj esperantistoj, studentoj ĉe la Universitato en Tirano.

Kelkaj flugos tra Vieno aŭ Istambulo, kelkaj vojaĝos per la luita buseto de Krakovo tra Kroatio. Ni ĉiuj renkontiĝos la 13-an de aprilo en Tirano.

Venu ankaŭ vi!  Por ricevi pli da informoj kontaktu nin esperanto.bialystok (ĉe) interia.pl.

Respondi