Nacia Legado en Esperanto: „Avoj”

Okaze de la ĉi-jara evento „Nacia Legado”, ni invitas vin al legado de „Avoj” de Adam
Mickiewicz — en Esperanto!

La 5-an de septembro 2026, je la 15:00-a horo
Centro Ludoviko Zamenhof (Bjalistoka Kulturcentro), strato Warszawska 19
Eniro senpaga

La verko elektita por la 15-a Nacia Legado estas AVOJ de Adam Mickiewicz. AVOJ estas ciklo de romantikaj dramoj (Partoj: 2, 3 kaj 4, kaj fragmentoj de la Parto 1), kiuj konsistigas la plej signifan verkoserion de la pola romantikismo. Ĝi ligas en si motivojn de la pagana rito por la mortintoj kun la elementoj de fantasto, la problemaro de malfeliĉa amo, kaj motivojn la de nacia martireco kaj mesiismo. Tuta Pollando legas fragmentojn de tiuj dramoj en la pola, kaj ni en Bjalistoko legas ilin en Esperanto. Tio okazas dank’ al la krakova poetino Lidia Ligęza, kiu tradukis tiun
majstroverkon. La membroj de Bjalistoka Esperanto-Societo, per arta legado, prezentos fragmentojn de la dramoj en Esperanto.

Samtempe kun la teksto legata en Esperanto, la publiko vidos surekrane la polan tekston. Ni rememorigos ankaŭ faktojn el la vivo de Adam Mickiewicz. La partoprenantoj de la Nacia Legado en Esperanto povos aĉeti ekzempleron de la noveldonita libro, redaktita de Tomasz Chmielik. Indas kunporti sian propran ekzempleron de „Dziady” el la hejmo kaj ni surloke stampos ĝin per la speciala, memoriga stampilo. La evento okazas sub la honora aŭspicio de la Prezidento de la Respubliko Pollando.

La kunorganizantoj estas: La Bjalistoka Kulturcentro, La Podlaĥia Łukasz Górnicki Biblioteko
(Filio n-ro 14 – Esperanto-Libraro) kaj Bjalistoka Esperanto-Societo.

Respondi