Mendu „Solaris” al Rusio – ŝparu ĉe sendokostoj!

🇷🇺 Se vi loĝas en Rusio kaj ŝatus mendi nian plej freŝan eldonaĵon, la romanon „Solaris” de Stanisław Lem en la unua Esperanto-traduko – vi povas ŝpari ĉe sendokostoj. Oleg (Oĉjo) Ĉajka organizas komunan mendon de la libro, kiun li poste ekspedos tra la lando.

Bonvolu kontakti lin per +79998251091 (ĉi tie estas ankaŭ WhatsApp kaj Telegramo) aŭ la retadreso oldaru (ĉe) gmail.com.

 

Ni kuraĝigas ankaŭ alilandajn esperantistojn al similaj iniciatoj, danke al kiuj eblas ŝpari – kontaktu nin.

Respondi