Bjalistoka Esperanto-Societo invitas en vendredo la 14-a de aprilo al renkontiĝo omaĝe al L. L. Zamenhof okaze de la 106-a datreveno de lia morto. Je 16h00 okazos solena flormetado ĉe la monumento al Doktoro Esperanto ĉe la Placo Paweł Bogdan Adamowicz en Bjalistoko kaj rememoro pri la aŭtoro de Esperanto.