Maria Chrzanowska – la unua bjalistoka esperantistino

En „La Esperantisto” el 20.01.1890 ni trovas la unuan mencion pri esperantisto loĝanta en Bjalistoko, en tiama gubernio de Grodno. La rubriko „Respondoj al la amikoj” enhavas jenan mesaĝon de LLZ pri ŝia abonado:
„Al s-ino Ch. en Bialystok. Vian rublon mi sendis al la redaktoro, kaj Vi estos enskribita ĝis 1/IV 90. Mi miras, ke nia afero tiel dormas en Via urbo.”

En sekvaj jaroj ankoraŭ kelkaj mencioj pri Maria Chrzanowska aperas en la gazeto. En la voĉdonado pri reformoj de Esperanto en 1894 ŝi estis unu el 144 abonantoj (majoritato), kiuj kontraŭis la ŝanĝojn.

Respondi