Koncerto de Frey-Lech Band 12.12.2025

FREY-LECH BAND estas grupo da profesiaj muzikistoj, kiuj de 13 jaroj prezentas muzikon de malnova Bjalistoko.

La bando prezentiĝis en multaj koncertoj, interalie en eventoj organizitaj de Bjalistoka Kulturdomo kaj Podlaĥia Instituto de Kulturo, bonfara koncerto por Ukrainio, Nokto de Muzeoj en Bjalistoko kaj Tykocin, koncertoj en muzikfestivaloj en la regiono (interalie en Bjalistoko, Mielnik, Supraśl, Białowieża, Krynki kaj Sejny). Ĉiujare la muzikistoj subtenas per sia koncerto Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn.

La ensemblo eldonis du muzikdistojn: FREY-LECH TRIO (2012) kaj FREY-LECH BAND (2017).

Konsisto de la bando:

  • Katarzyna Breczko (kantado)
  • Joanna Gryko (violono)
  • Liliana Czyżewska (gitaro, kantado)
  • Mateusz Januszczyk (trumpeto, kantado)
  • Marzena Białasz (drumo, kantado)
  • Lech Mazurek – estro (akordiono, kantado)

Kadre de sia plej nova projekto SORĈO DE LA REMEMOROJ – ŜLAGROJ EL MALNOVA DISKO la ensemblo prezentas muzikaĵojn de famaj komponistoj ligitaj kun Bjalistoko, inter kiuj troviĝas: Zygmunt Białostocki, Zofia Białostocka, Jerzy Petersburski kaj Herc Rubin.

En la vendreda vespero kadre de la 26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ilian koncerton plenigos ĉefe polaj ŝlagroj el la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kaj kantoj en Esperanto:

  1. La tango de l’rozoj
  2. Piosenka przypomni ci (Kanto memorigos al vi)
  3. Umówiłem się z nią na dziewiątą (Mi rendevuos kun ŝi je la naŭa)
  4. Miłość ci wszystko wybaczy (La amo pardonos al vi ĉion)
  5. Ja się boję sama spać (Mi timas dormi sola)
  6. Tango Milonga
  7. Przy kominku (Ĉe kameno)
  8. Na pierwszy znak (Je la unua signo)
  9. Już taki jestem zimny drań (Tia mi estas, frida fripono)
  10. Adio Querida

 

Respondi