Henri Dunant kaj la Ruĝa Kruco – prelego

Ni invitas al Prelego de Elżbieta Karczewska pri la fondinto de la Ruĝa Kruco, Henri Dunant.
Ĝi okazos la 17-an de aŭgusto je 17h00 en nia sidejo ĉe la strato Piękna 3 en Bjalistoko.

La svisa komercisto Henri Dunant iĝis la unua premiito de la Nobel-Pacpremio. En la jaro 1859, survojante la renkontiĝon kun la imperiestro Napoleono la 3-a, li vojaĝis apud la itala urbeto Solferino, kie ĵus finiĝis la plej sanga batalo en tiama Eŭropo. Neniu forportis la kadavrojn, neniu zorgis pri la suferantaj vunditaj soldatoj kuŝantaj inter la mortintoj.

Dunant, ne havante spertojn, provis helpi al tiuj, kiuj ankoraŭ vivis. Rememorante poste tiujn momentojn li daŭre dolore travivadis ilin kaj decidis verki libron. En ĝi li proponis en ĉiu lando nomumi helpasocion, kies edukitaj volontuloj povus helpi al vunditoj sur batalkampoj. Por ke volontuloj estu sekuraj, oni devas distingi ilin per signo akceptata de ĉiuj armeoj de la konflikto kaj donanta al la volontuloj la statuson de neŭtraleco. Tiel naskiĝis la ideo de la Ruĝa Kruco.

La evento ĉe Facebook

Respondi