„Esperanto-kantoj” – koncerto de Maciej Fortuna

Esperanto-kantoj estas eksterordinara koncerto, kiu prezentas komponaĵojn de Maciej Fortuna kreitajn por poemoj de modernaj aŭtoroj. Inter ili estas: Andrzej Bartyński, Ryszard Bibersztajn, Maria Duszka, Dominik Górny, Krystyna Grys, Zdzisława Kaczmarek, Lech Lament, Stanisław Leon Machowiak, Janusz Sauer, Barbara Tylman kaj Anna Elżbieta Zalewska. Ĉiuj verkoj en traduko de Lidia Ligęza – poetino kaj meritoplena esperantistino. Al la koncerto kadre de la 26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni invitas en sabato, la 13-a de decembro je 19.00 en la Klubejo Fama, str. Legionowa 5 (senpagajn biletojn por partoprenantoj, kiuj markis la deziron ĉeesti la koncerton en la aliĝilo, oni povos ricevi en la informejo/akceptejo vendredon kaj sabaton).

Koncertos:

  • Maciej Fortuna – artista gvidado, komponaĵoj, trumpeto
  • Magdalena Howorska – kantado
  • Aga Derlak – piano
  • Piotr Cienkowski – kontrabaso
  • Jakub Miarczyński – drumo

 

Maciej Fortuna – komponisto, aranĝisto kaj universitata lekciisto, kiu kunigas ĵazon kun modernaj esprim-formoj.

Li estas la gvidanto kaj kunkreanto de la ĉefa artistaro de improvizata muziko, interalie Maciej Fortuna Trio (albumoj Solar Ring, Sahjia, At Home, Jazz), Maciej Fortuna Quartet kaj la dueto Fortuna/Dys (albumoj Tropy, Maciejewski Variations). Li ludas muzikon, kiu ligas ĵazon kun elektroniko, kaj en solo, kaj en dueto kun An On Bast (albumoj 1, Live, Electronic Transcription of Film Music by Krzysztof Penderecki).

Li atingis sukceson per slava projekto (Kolberg Fortuny, poste Maciej Fortuna Słowiański), kiu ĉerpis el kolekto de Oskar Kolberg. Li muzikis en multaj eksterlandaj festivaloj, interalie Jarasum International Jazz Festival, Heineken Jazzaldia (San Sebastián Jazz Festival), aŭ Fringe Festival. En 2016 li unuafoje en la historio ĵaz-koncertis ene de vulkano. En 2017 li reaktivigis la orkestron Poznana Dekkvinopo. En 2018 Maciej Fortuna dirigentis premieran prezenton de sia komponaĵo por 100 trumpetoj kaj drumo. De 2019 li art-gvidas en Poznań Komeda Maraton.

Jerzy Milian dediĉis al li sian lastan komponaĵon (eldonitan inter 2019 kaj 2020). En 2021 li reaktivigis sian tion kaj registris la albumon Baltic surmare. Li komencis serion da meditadoj per trumpeto en solo, registritan en forlasitaj lokoj kaj en naturo de Pollando kaj Hispanio. Li kreas sian propran muzikan lingvon, eksperimentas pri kunigado de diversaj ĝenroj de arto, kreas kaj reĝisoras plurmediajn koncertojn kaj videaĵojn.

Maciej Fortuna estas profesoro pri muzik-artoj kaj multjara universitata instruisto pri ĵaza trumpeto en la Muzika Altlernejo en Poznano, kaj ekde 2024 – la direktoro en la Opola Filharmonio. Li estras en sia propra muzik-eldonejo Fortuna Music kaj aktivas en la Societo Jazz Poznań.

Aŭtorino de la foto: Ela Korsak

Respondi