Antaŭ 120 jaroj, la 29an de oktobro 1897 naskiĝis en Bjalistoko Jakobo Ŝapiro, la iniciatinto de la unua Esperanto-Societo en Bjalistoko, fervora propagandisto de la internacia lingvo, ĵurnalisto kaj instruisto…. [legu pli]
Kategorio: renkontiĝoj
Nederlando: Mia Naskiĝlando
La 18an de oktobro je 18h00 dum renkontiĝo en la klubejo Marko, nia nova volontulo, rakontis pri sia lando – Nederlando; prezentis pri la geografio, kutimoj kaj aliaj sciindaĵoj de… [legu pli]
Ek-evento en Trento
6-7 X 2017 en Trento renkontiĝis reprezentantoj de 8 partneraj organizoj, kiuj dum 11 monatoj realigos instruistan projekton kadre de la programo Erasmus+. Dum la kunsido oni priparoplis ĝian enhavon,… [legu pli]
Esperanta Lignofajro
Venu al tradicia renkontiĝo de bjalistokaj esperantistoj ĉe lignofajro – la 21an de oktobro! Kiel ĉiam, ĝi okazos en la urbeto Supraśl (Dębowik). Por tiuj, kiuj emas veturi buse: ni… [legu pli]
Gastoj el Francio
Ĉi-semajne en Bjalistoko ni gastigis du esperantistojn el Francio. Rose kaj Cyrille estas biciklistoj el BEMI, kiuj ĉirkaŭveturis la terglobon. Pri iliaj eksterordinaraj aventuroj vi nepre legu ĉe ilia blogo…. [legu pli]
Nacia Legado de „La Nupto”
La 2an de septembro je 18h00 en la kafejo Kafejeto ĉe la strato Mazowiecka 48 estos legataj fragmentoj de „La Nupto” de Stanisław Wyspiański en Esperanto. La rolojn ludos aktoroj… [legu pli]
Kundividu viajn librojn
La 26an de julio okaze de la 130a datreveno de naskiĝo de la internacia lingvo bjalistokaj esperantistoj kunlabore kun Podlaĥia Libraro organizis sekvafoje la aranĝon Kundividu viajn librojn, dum kiu… [legu pli]
Esperanto havas 130 jarojn!
Antaŭ 130 jaroj, la 26an de julio 1887 en varsovia presejo de Ĥaim Kelter Ludoviko Zamenhof sub la pseŭdonimo d-ro Esperanto eldonis la unuan, ruslingvan lernolibron de la Lingvo Internacia…. [legu pli]
La fino de la kursoj kaj adiaŭo de Amelie
Ĵaude oni finis la sezonon 2016/17 en nia societo. La kursanoj el kvar grupoj en diversaj niveloj ricevis diplomojn. Ili lernis multe dum la kursoj, estis diligentaj kaj scivolemaj, kaj… [legu pli]