En la 26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 12-a ĝis la 15-a de decembro 2025, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj.
Akceptejo – la 12-an de dec. ekde 17.00 kaj la 13-an de dec. ekde 11.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios vendredon kaj sabaton ĉe Esperanto-Libraro en CLZ.
La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos skizon de la programo, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn. iuj programeroj estos registritaj kaj eblos ilin poste spekti ĉe la Youtube-kanalo de BES.
RETA PARTOPRENO:
prelegoj estos spekteblaj sub tiu adreso: https://mallonge.net/zamenhof2025
(se la ilo petas pasvorton, ĝi estas bjabja)
Aliĝilo – klaku ĉi tie
Programo
Vendredo, la 12-a de decembro
- 17.00, CLZ, supra salono
Malfermo de Zamenhof-Tagoj. Resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Perditaj en la reto, enmanigo de premioj. Prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 15 kun konkursaj verkoj. Anonco de la temo de la venontjara konkurso - 17.15–17.30, CLZ, supra salono
Malfermo kaj vizitado de la ekspozicio Esperanto ligas la popolojn el la kolekto Dokumentoj de Socia Vivo de Podlaĥia Libraro - 17.30–18.00, CLZ, supra salono
Jarosław Parzyszek: „Ultimum vale” de Roman Dobrzyński (1.11.1937—13.11.2025) / RETA ELSENDO (LIGILO; pasvorto: bjabja) - 18.00–18.40, CLZ, supra salono
Koncerto de Frey-Lech Band - 19.00, CLZ, malsupra ĉambro 105
Naskiĝtaga kuko de Ludoviko - 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Amika rondo
Sabato, la 13-a de decembro
- 9.00–10.45, ĉe la Pupteatro, str. Kalinowskiego 1
Promenado laŭ la ursa itinero. Paralele: - 9.00–10.45, Junulara Kulturdomo, str. Żabia 5
Metiejo Kristnaska globo el teksaĵoj: komuna kudrado de dekoraĵoj el felto (ne plu estas lokoj) - 11.00–13.00, CLZ, supra salono, serio de prelegoj / RETA ELSENDO (LIGILO; pasvorto: bjabja)
- Świętosław Fortuna: Benedikto Dybowski – forgesita nacia heroo, eminenta sciencisto, esperantisto
- Laura Brazzabeni: Esperanto kaj jogo: lingvoj de interna kaj tutmonda paco
- Stasia Chylicki: „Serendipeco” – prezento de itala-Esperanta romano
- 13.00, CLZ, malsupra salono 105
Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo). Paralele: prezento de filmo pri Roman Dobrzyński el Mediateko de CLZ - 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
Katolika meso en Esperanto - 15.00–15.20, placo Paweł Adamowicz
Solena flormetado al la monumento de L.L. Zamenhof okaze de lia 166-a naskiĝdatreveno - 15.30–18.30, CLZ, supra salono, serio de prelegoj / RETA ELSENDO (LIGILO; pasvorto: bjabja)
- Paweł Dzienis: Protektado de rajtoj de konsumantoj
- Jolanta Chrustowicz: Malrapida trotado – japana maniero kuri por ĉiuj
- Nina Pietuchowska: Konataj, nekonataj informoj pri Bjalistoko
- Viviana Piccinini: Esperanta Civito kaj E-domo en Ĉaŭdefono: identeco, kulturo kaj partopreno
- retkonekto kun berlinaj esperantistoj
- 19.00, Klubejo Fama, str. Legionowa 5
Esperanto-kantoj – koncerto de Maciej Fortuna kaj la bando (por partopreni elektu la programeron en la aliĝilo kaj anticipe prenu bileton en la akceptejo) - 20.30, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Amika rondo
Dimanĉo, la 14-a de decembro
- 8.30–17.00, Tuttaga ekskurso – Eksterordinaraj lokoj de Podlaĥio: skit, aŭ ortodoksa ermitejo en Odrynki (ne plu estas lokoj)
- 12.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
Mariola Pytel: Kurso de la pola por eksterlandanoj
Lundo, la 15-a de decembro
- 18.00–21.00, Klubejo Fama, str. Legionowa 5
Bjalistoka Lingva Kafejo kun Esperanto-Tablo
Tranoktoj
Ĝenerale la organizantoj ne mendas tranoktojn. Jen malmultekostaj ebloj, kiujn ni rekomendas:
- Studenta domo de Medicina Universitato, str. Akademicka 3, tel. +48 85 748 57 99
- Centro de Ortodoksa Kulturo, str. Świętego Mikołaja 5; tel. +48 85 744 30 10 (1-, 2- kaj 3-litaj ĉambroj; eblas mendi matenmanĝon)
- Gastejo de Bjalistoka Politekniko, str. Zwierzyniecka 4; tel. +48 85 746 97 55 (prezaro)
Oni ankaŭ povas senpage tranokti en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3 kun sia matraco kaj dormosako, se antaŭe anoncite. Se vi bezonos helpon pri la mendo de tranokto, kontaktu nin.
Eksteraj ligiloj
La prelegoj estos vivelsendataj per Zoom (LIGILO)
Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Junulara Kulturdomo. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.
La 26-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 15-a Literatura Konkurso okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.


