18ᴀᴊ Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Venu, partoprenu, festu la naskiĝtagon de Lazaro Ludoviko en la urbo de lia naskiĝo. Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estas bona okazo por fini kaj resumi la Zamenhof-Jaron 2017. La programo estas aktualigata; kontaktu nin, se vi ŝatus kontribui al ĝi per via artaĵo, prelego, ludo, ekspozicio aŭ alia programero.

Bonvolu aliĝi sendante al nia retadreso kontakt@espero.bialystok.pl vian nomon; diru en ĝi ankaŭ ĉu vi volas ĉeesti la vendredan koncerton (informoj ĉi-sube).

VENDREDO, 15.12
14:30: solena flormetado ĉe la monumento al Ludoviko Lazaro Zamenhof
[tagmanĝa paŭzo]

Kafejo Fama, str. Legionowa 5:
17:00: malfermo de la aranĝo; spektaklo La rapo far instruistoj el la 51a Bazlernejo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko 
17:40: resumo de la 7a literatura konkurso Esperanto – mia kolora mondo
18:00: jubilea prelego de Barbara Pietrzak pri la Jaro de Zamenhof
19:00: ĵaza koncerto Maciej Fortuna – Esperantaj Kantoj (speciala prezo por la esperantistoj – 10 zl)

Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3:
20:30: renkontiĝo en la Esperanto-klubejo

SABATO, 16.12
10:00: ekskurso Vojo de Ludoviko al la lernejo organizata de PTTK (Bjalistokaj ĉiĉeronoj); komenciĝo ĉe la Urbodomo (ĉe la ĉefa placo Rynek Kościuszki)

Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19:
11:30: Ludoviko animaciata – prezento de animaciaj filmoj pri LLZ faritaj de infanoj en Bjalistoka Kulturcentro – Centro Zamenhof kaj renkontiĝo kun la aŭtorino Elwira Małyszko
12:00: prezento de infanoj el la infanĝardeno Kubuś Puchatek en Bjalistoko
12:20: lingva kvizo kun premioj – Marko (EVS-volontulo)

13:30-14-30: tagmanĝa paŭzo

15:00: katolika meso en la blanka preĝejeto

sabate dum la tuta tago (de 11.30 ĝis 18.00) en Centro Ludoviko Zamenhof funkcios Esperanta Ludoĉambro.

Centro Ludoviko Zamenhof:
16:00: serio de prelegoj

  • Aleksander Zdechlik: Subtera Pola Esperanto-Kongreso 2018
  • Przemysław Wierzbowski: Polaj komiksoj en Esperanto. Nova eldono de “Kajko kaj Kokoŝo” (eblos aĉeti la komikson)
  • Robert Kamiński: 84a Itala Esperanto-Kongreso 
  • Nina Pietuchowska: Infanaĝo de LLZ
  • Jagoda Greger: Profesiismo en la amatoreca movado. Memore al Ewa Siurawska

18:20: koncertoj de Uku-donaco Bjalistoko kaj Frey-Lech Trio kun novaj komponaĵoj
19:00: naskiĝtaga kuko de Ludoviko kaj komuna foto de la partoprenantoj

Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3:
20:30: renkontiĝo en la Esperanto-klubejo

DIMANĈO, 17.12
07:00-19:30: tuttaga ekskurso “Ludoviko en Litovio” (necesas aliĝo)

La evento ĉe Facebook

 

 

18aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 7a literatura konkurso Esperanto – mia kolora mondo okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko.

 

 

 

 

La aranĝon kunorganizas Bjalistoka Kulturcentro – Centro Ludoviko Zamenhof.

 

 

 

Kunorganizanto de la 7a literatura konkurso Esperanto – mia kolora mondo estas Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.

 

 

 

Amasinforma patrono de la 7a literatura konkurso Esperanto – mia kolora mondo estas Gazeta Wyborcza.

Respondi