11aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Vendrede, la 10-an de dec. 2010 h. 17-20.00

  • Solena malfermo
  • Informo pri la rezultoj de la literatura konkurso „Mia aventuro kun Esperanto” kaj enmanigo de premioj
  • Enmanigo de premioj – stauetoj  de la literatura revuo „Spegulo”
  • Prezentado de bjalistokaj eldonplanoj por la jaro 2011
  • Montrleciono de Esperanto
  • Junulara kabaredo prezentos…
  • 20.00 ( klubejo ĉe la str. Piekna 3) prezento de  e-filmoj,
  • amika rondo

sabate, la 11-an de dec. 2010, h. 10-19.00

  • prelego de  Lidia Ligęza pri polak kutimoj, kiuj ŝokigas eksterlandanojn,
  • prelego de Tomasz Chmielik pri esperanta gazetaro kaj malgranda ekspozicio de ĝi
  • prelego de Roman Dobrzyński pri lia libro „Zamenhofstrato”
  • prezento de Bjalistoka Filharmonio-2 (infanoj el la Infanĝardeno n-ro 52)
  • manĝopaŭzo – lokaj specialaĵoj
  • Metado de floroj ĉe la monumento al Ludoviko
  • Esperantan diservon en la blanka preĝejeto ĉe la katedralo gvidos pastro Roman Gmyrek el Częstochowa
  • 16.30 – la familia naskiĝfesto en Zamenhofcentro kun torto kaj kafo

en la kultura programo :

  • koncerto de „Young Folk Crew’
  • koncerto de  Eliezer Mizrachi Jewish Oriental Mystic Music
  • poste nokta amika rondo  en la klubejo ĉe la str. Piękna 3

dimanĉe, la 12-an de dec. 2010 tuttaga ekskurso

Ni konatiĝas kun la Podlahia regiono:  Reĝa urbo Krynki. Arbara fajro en Poĉopek. Klarigo de sekreto: kion cikonioj faras vintre.

Respondi